|
|
||
La malhela sinjoro Imsha sukcesis postvivi. Kaj li sukcesis ŝteli la koron de Dio kaj revivigi la plej grandan sorĉiston Xaltotun. Dume, la imperio de Turan atakis Aquilonion. Conan provas redoni la koron de Dio por venki la sorĉistojn, sed finas en paralela mondo komparebla laŭ teknologia evoluo al la mezo de la dudeka jarcento. Krome, en ĉi tiu mondo estas mil virinoj por ĉiu viro. La aventuroj fariĝas pli kaj pli ekscitaj. |